Ni parolas pri ajnaj temoj, pri kiuj ni en la tiama momento interesiĝas. Superrigardon pri la temoj donas nia tema paĝo http://kern.punkto.info/temoj. Tie oni povas en la komento proponi novajn temojn.
Date | Title & Description | Contributors |
---|---|---|
2025-03-02 | Ekde la komenco de la homaro oni klopodis kompreni kion oni vidas en la ĉielo. Observante la ĉielan spektaklon oni pli kaj pli komprenis, kia speca estas la tero kaj kie ĝi troviĝas en la mondo. De la plata tero al la sfera, de la tercentra universo al... |
|
2025-01-27 | Kelkajn monatojn post nia dekjariĝo ni pripensas nian ĝisnunan agadon. |
|
2024-11-25 | Spertaj Esperantistoj eble en Esperanto renkontiĝoj jam vidis alveni la BEMIanojn veturinte longajn distancojn perbicikle. Ankaŭ al la ĉi-jara IJK alvenis grupo de biciklantoj de eksterlande. Ni parolas kun du el ili pri iliaj longjaraj spertoj kiel or... |
|
2024-11-04 | Stelaj konstelacioj ekde jarmiloj fascinas la homaron. La diversaj kulturoj diverse interpretis kion ili vidas en la nokta ĉielo. |
|
2024-10-14 | Por homoj kiuj vane atendas proprajn infanojn estas ne nur la eblo adopti infanojn – pri tio ni jam faris epizodon. Estas ankaŭ la eblo akcepti zorginfanojn. Tio signifas, ke la aŭtoritatoj transdonas al iu la respondecon zorgi pri infano, kiu aliloke ... |
|
2024-10-01 | La novklasika ekonomika teorio supozas, ke homoj partoprenantaj la merkaton ĉiam agas racie. Tiel oni povas bone antaŭsupozi homan ekonomian konduton. Tamen la kondutekonomiko montras, ke tiu supozo ne pravas kaj homoj ne ĉiam agas plene racio. Ni paro... |
|
2024-09-15 | Nia ĉi-epizoda gasto spertas multe pri japana kaj ankaŭ alilanda tekulturo. Ŝi klarigas al ni, kiel teo estas prilaborata de la rikolto ĝis la trinkado. |
|
2024-09-01 | Nia gasto doktoriĝas pri la mezurado de malpuraĵoj en nia trinkakvo. Ni lernas kiaj estas tiuj malpuraĵoj kaj kiel oni mezuras ilin. |
|
2024-07-08 | Dum jardekoj ni Eŭropanoj ĝuis tempon de paco tute neglektante la eblon ke iam iu atakus nin de ekstere. Tiu eblo plejmalfrue ekde februaro 2022 estas nekontestebla. Kiel reagi al tio kaj kiel aspektu defenda strategio Eŭropa. Tion ni priparolas kun sp... |
|
2024-06-18 | Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn. |
|